La preĝejo de la jezuitoj Innsbruck (preĝejo de la universitato)
Karl-Rahner-Platz 2, A-6020 Innsbruck, Aŭstrio
Alklaku la bildon por vidi mapon de la centro de Innsbruck
La preĝejo de la jezuitoj estas unu el la centraj preĝejoj en
Innsbruck. Ĝi estas dediĉata al la Sankta Triunuo. La preĝejo de la jezuitoj estas la oficiala preĝejo
de la universitato de Innsbruck kaj la centro de multaj pastraj
kaj artistaj aktivecoj.
Tiu ĉi preĝejo havas precipan gravecon por la lando Tirolo: Tie ĉi
okazas la ĉiujara tirola voto al la Sankta Koro de Kristo.
La preĝejo de la jezuitoj estis konstruata de 1627
ĝis 1660. Sed la konstruado de la turoj en sia nuntempa formo estis
kompletigata nur en 1901. En 2003/04, la interno estis komplete
renovigata. Okaze de tio la malnova alta altaro, kiu estis detruita dum la dua
mondmilito, estis rekonstruata kaj nova altaro estis instalata en la
centro. Krome nova eniro al la kripto estis konstruata. En la kripto
estas la tomboj de kelkaj jezuitoj kaj de la fondintoj de la preĝejo,
Leopold V. kaj Claudia de Medici. En la turo troviĝas la kvare plej granda sonorilo de Aŭstrio (pezo: 9200 kilogramoj, nur la "Pummerin" de la
katedralo Sankta Stefano en Vieno, la sonorilo de Sankta Savanto en
Salzburgo kaj la "sonorilo de la paco" in Moesern estas pli grandaj).